You signed in with another tab or window. Reload to refresh your session.You signed out in another tab or window. Reload to refresh your session.You switched accounts on another tab or window. Reload to refresh your session.Dismiss alert
Estas inde konsideri aldonon de butono “raporti mesaĝon” kiu donus kelkajn eblecojn de ebla kialo al la uzanto (ekz, tio estas spamo / tiu mesaĝo estas ofenda / ktp) kaj sciigus la mesaĝo kaj la kialon al la administrantoj.
The text was updated successfully, but these errors were encountered:
Laŭ mi, ĝia funkcio estus laŭeble simpla. Estu butono-forma aŭ ligilo-forma teksto “raporti mesaĝon” apud ĉiu alvenanta mesaĝo en la konversacio [*]. Kiam uzanto klakas/tuŝas ĝin, aperos dialoga fenestreto kun la proponataj opcioj (markobutonoj) por raporti + “alia: [ .... ]”. Kiam uzanto premas la butonon “raportu” en la fenestreto, kreiĝos objekto MessageReport kun kampoj message_id, reasons (povas esti liberteksta kampo kunigita el ĉiuj tekstaj ĉenoj, la antaŭdifinitaj kaj la provizita de uzanto), kaj sendiĝos retpoŝta mesaĝo al la administra retpoŝtadreso sciiganta pri la problemo.
La traktado povas esti permana same kiel nun, pro la malgrandeco de la komunumo.
[*] mesaĝo kiu jam estas ligita al ekzistanta MessageReport montru “mesaĝo raportita” anstataŭ la ligilo/butono.